![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/Linear_programming_example_graph.png/640px-Linear_programming_example_graph.png&w=640&q=50)
Neegalaĵo (pli granda, malpli granda)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vidu ankaŭ artikolon neegalaĵo (ne egala).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/Linear_programming_example_graph.png/320px-Linear_programming_example_graph.png)
En matematiko, neegalaĵo estas propozicio pri relativa amplekso aŭ ordo de du objektoj. La notacio a < b signifas ke a estas malpli ol b kaj la notacio a > b signifas ke a estas pli granda ol b. Ĉi tiuj rilatoj estas sciata kiel striktaj neegalaĵoj.
En kontrasto a ≤ b signifas ke a estas malpli ol aŭ egala al b kaj a ≥ b signifas ke a estas pli granda ol aŭ egala al b. Ĉi tiuj rilatoj estas sciata kiel nestriktaj neegalaĵoj.
Se la senco de la neegalaĵo estas la sama por ĉiuj valoroj de variabloj por kiu ĝi estas skribita, tiam la neegalaĵo estas nomita kiel absoluta neegalaĵo aŭ senkondiĉa neegalaĵo. Se la senco de neegalaĵo veras nur por certaj valoroj de la variabloj, sed estas malvera por la aliaj valoroj de la variabloj ĝi estas nomita kiel kondiĉa neegalaĵo.