From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Nederlando, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La nederlandajn eŭro-monerojn produktigas la nederlanda monerfarejo.
€ |
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
La nederlandaj eŭro-moneroj havas 2 malsamajn desegnaĵojn, fare de Bruno Ninaber van Eyben. Ĉiu desegnaĵo estas portreto de Beatrikso, reĝino de Nederlando kiam la unua nederlandaj eŭro-moneroj oficialiĝis en 2002.
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
Portreto de Reĝino Beatrix, ŝia titolo ĉirkaŭe. | ||
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
Portreto de Reĝino Beatrix, ŝia titolo ĉirkaŭe. | ||
1,00 € | 2,00 € | 2 € ĉirkaŭo |
La ĉirkaŭaj vortoj estas GOD ZIJ MET ONS (Dio estu kun ni) | ||
Portreto de reĝino Beatrix, el la antaŭa guldeno. |
Eŭro-moneroj | |
---|---|
Eŭrozono | |
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| |
Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
Ekde 2014 ekzistas nova moner-serio kun portreto de la nova reĝo Willem-Alexander.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.