From Wikipedia, the free encyclopedia
Nederlandaj Internoj (katalune: Interiors holandesos) estas serio de tri pentraĵoj pentritaj de Joan Miró en 1928, ĉiu inspirita el pentraĵoj de nederlandaj internoj de la Ora jarcento de Nederlando.
Nederlanda Interno I estas reinterpretado de Ludanto de Liuto fare de Hendrik Martenszoon Sorgh.
Nederlanda Interno II estas reinterpretado de Infanoj instruas dancadon al kato fare de Jan Steen.
Nederlanda Interno III estas reinterpretado de Juna virino ĉe sia tualeto fare de Jan Steen.
En la printempo de 1928, dum vojaĝo al Belgio kaj Nederlando, Miró estis impresita de la Nederlandaj Majstroj de la 17-a jarcento. Post aĉetado de koloraj poŝtkartoj de kelkaj pentraĵoj li komencis siajn reinterpretojn. La koloroj havas la nuancojn de la originalaj pentraĵoj, sed la intenseco de la koloro estas propra al Miró. Tiel, muro kun verd-griza gradiento de Martensz Sorgh fariĝas pom-verda por Miró.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dutch Interiors en la angla Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.