From Wikipedia, the free encyclopedia
Nederlanda Hindio (nederlande Nederlands(ch)-Indië, indonezie Hindia Belanda) estis kolonio de Reĝlando Nederlando en la Hindia Insularo.
Nederlanda Hindio | |||||||||||||
| |||||||||||||
historia lando • kolonio • kolonio | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Monarkio | |||||||||||||
nederland-india guldeno | |||||||||||||
| |||||||||||||
Nederlandanoj ĉeestis en la India Insularo ekde la fino de la 16-a jarcento. En 1602 la Nederlanda Orient-hinda Kompanio establiĝis kaj administris la regionon ĝis 1799. Ekde 1798, la nederlanda registaro ekadministris Nederlandan Hindion. De la 19-a de aŭgusto 1816 la nomo Nederlanda Hindio (nederlande Nederlandsch-Indië) oficialiĝis. Nederlanda Hindio estis la plej profitdona el la nederlandaj kolonioj.
La Japana okupado de Nederlanda Hindio estis la periodo en la Dua Mondmilito dum kio la trupoj de la Japana imperia armeo okupis la kolonion Nederlanda Hindio, post kiam je la 9-a de marto 1942 la kapitulaco de la Reĝa nederlanda hindia armeo (KNIL) estis subskribita en Kalidjati ĉe Bandung fare de generalo Hein ter Poorten.
En 1949 la kolonio sendependiĝis kaj iĝis Indonezio. Ĝis 1962 la plej orienta parto, Nederlanda Nov-Gvineo, restis kolonio de Nederlando.
"Op reis in Nederlands-Indië" (nederlanda por 'Vojaĝante en Nederlanda Hindio') estas la titolo de temonumero pri la revuo Indische Letteren (Hindiaj literaturoj) en kiu ses esploristoj verkis pri nekonataj vojaĝrakontoj aŭ nekonataj aspektoj de konataj vojaĝrakontoj rilate al la Indioj. Tio rezultis en kvin fascinaj artikoloj interalie de Emma Hooghwinkel pri "Ŝargita heredaĵo en Batavio. Kvar vojaĝantoj pri imperiismo kaj (kontraŭ)koloniismo dum la intermilita periodo" kaj de Nick Tomberge pri "Gastejoj kaj hoteloj, pensioj kaj pasanggrahanoj. Eŭropaj loĝejoj en Nederlandaj Orienthindiaj Insuloj"[1].
Traktas la historion de Esperanto en Nederlanda Hindio la Enciklopedio de Esperanto (EdE) en 1933, la Internacia Centra Komitato (ICK) ekde 1929 kaj Heidi Goes ekde 2009. Goes verkis la histori-sciencan artikolon 'The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia' (angle) en 2015 kaj artikoletojn pri la temo en Fenikso en 2017.
La du unuaj esperantistoj en Nederlanda Hindio ambaŭ laboris en Orienta Javo. Ili estis L. Keidel en Kandangjati Kulon en 1902 kaj G. van der Noordaa en Surabajo en 1903. Laŭ la statistiko de Johannes Dietterle en 1928, esperantistoj troviĝis en 22 lokoj.
En raportoj de ICK oni trovas:
Heidi Goes (2015). “The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia”, Wacana (en) 16 (2), p. 441–469.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.