La distrikto Neckar-Odenwald situas en la nordokcidento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo, kaj norde limas kun la najbara lando Hesio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Mosbach. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo metropola regiono Rhein-Neckar. La distrikto havas areon de 1 304 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 145493 loĝantojn.

Pliaj informoj Blazono, Situo en Germanio ...
Blazono Situo en Germanio
Thumb Thumb
bazaj informoj
federacia lando:Baden-Virtembergo
distriktaro:Karlsruhe
regiona ligo:metropola regiono Rhein-Neckar
administra sidejo:Mosbach
areo:1 126 km²
Loĝantoj:145493 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso:126 po km²
Aŭtokodo:MOS (Mosbach)
Oficiala kodo:08225
Situo en Baden-Virtembergo
Thumb
Fermi

Geografia situo

La teritorio apartenas al la suda parto de la mezmontaro Odenwald. En Buchen troveblas impona stalaktita kaverno.

Thumb
la monto Katzenbuckel ĉe Eberbach

Administra divido

La distrikto konsistas el 27 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Adelsheim (5.368)
  2. Buchen (Odenwald) (18.820)
  3. Mosbach (24.963)
  4. Osterburken (6.514)
  5. Ravenstein (3.058)
  6. Walldürn (11.934)

Neurbaj komunumoj:

  1. Aglasterhausen (5.012)
  2. Billigheim (5.880)
  3. Binau (1.385)
  4. Elztal (6.118)
  5. Fahrenbach (2.880)
  6. Hardheim (7.414)
  7. Haßmersheim (4.945)
  8. Höpfingen (3.271)
  9. Hüffenhardt (2.069)
  10. Limbach (4.533)
  11. Mudau (5.048)
  12. Neckargerach (2.395)
  13. Neckarzimmern (1.536)
  14. Neunkirchen (1.795)
  15. Obrigheim (5.272)
  16. Rosenberg (2.232)
  17. Schefflenz (4.270)
  18. Schwarzach (3.188)
  19. Seckach (4.427)
  20. Waldbrunn (4.953)
  21. Zwingenberg (742)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.