![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/03/Gandhi_1944.jpg/640px-Gandhi_1944.jpg&w=640&q=50)
Senperforto
metodo de politika batalado kontraŭ violento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Senperforto estas koncepto forĝita de Gandhi el la sanskrita vorto ahimsa (a: sen kaj himsa: perforto), estas metodo de politika batalado kontraŭ violento teoriita de Mohandas Karamchand Gandhi dum lukto por sendependigo de Hindio el Britia koloniorego.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/03/Gandhi_1944.jpg/320px-Gandhi_1944.jpg)
"Ahimsa" alidirektas ĉi tien. Por la sveda muzikgrupo, vidu la paĝon Ahimsa (muzikgrupo).
Hindia proverbo, kiu klarigas la filozofion de senperforto:
- "La justulo devas simili je l'santal-ligno, kiu bonodorigas la hakilon per kiu ĝi estas batita."
La 2-a de oktobro, la naskiĝdatreveno de Gandhi, estas observata kiel Internacia tago de senperforto.
En sia mesaĝo okaze de la Monda Tago de Paco 2017 la katolika papo Francisko skribis : "Etiko de frateco kaj paca kunekzistado inter homoj kaj inter popoloj ne povas baziĝi sur la logiko de timo, perforto kaj fermiteco, sed ja sur tiu de respondeco, respekto kaj sincera dialogo"[1]