Naŭmaĥio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Naŭmaĥio (latine naumachia, el la antikva greka ναυμαχία, laŭvorte «ŝipa batalo» aŭ larĝasence ŝajnmarbatalo) en Romio estas spektaklo imitanta marbatalon, parenca al la gladiatoraj ludoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3d/Naumachia2.gif/320px-Naumachia2.gif)
La latina vorto rilatas kaj al la spektaklo, kaj al la konstruaĵo (kun la baseno, la spektejo) kie la spektaklo okazis. En la pli precizema Esperanto la duan signifon pli trafe esprimas la derivita termino naŭmaĥiejo.
Por la inaŭguro de la Koloseo en 80 (nia erao), Tito organizigis du naŭmaĥiojn, unu en la Aŭgusta naŭmaĥiejo, uzante kelkajn milojn da homoj, kaj la alian en la nova amfiteatro (Diono Kasio, LXVI, 25, 1–4). Laŭ Suetonio (Domiciano, IV, 6–7), Domiciano aranĝis naŭmaĥion ene de Koloseo, sendube ĉirkaŭ 85 p.K., kaj alian en la jaro 89ª en nova baseno elfosita trans Tibero.