Naŭatla lingvo
lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La naŭatla lingvo aŭ navatla lingvo (propralingve nāhuatlahtōlli, māsēwallahtōlli, aŭ mēxihcatlahtōlli kaj hispanlingve náhuatl aŭ mexicano[1]) estas Azteka lingvo de la jut-azteka familio, parolata precipe en centra Meksiko, specife en la federacieroj Puebla, Veracruz, Hidalgo kaj Guerrero. Laŭ Ethnologue, estis 1 376 898 parolantoj en 1980. Ĝi estas la plej parolata indiana lingvo en Meksiko. La naŭatla havas plurajn dialektojn.
Naŭatla lingvo | ||||
Nāhuatlahtōlli, melatajtol, nāwatl, mèxîkatlâtòlli | ||||
lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
Nahuan | ||||
Parolata en | centra Meksiko | |||
Parolantoj | 1 925 620 | |||
Denaskaj parolantoj | 1,4 milionoj (1980), | |||
Fremdlingvo / dua lingvo por | ne konatas | |||
Skribo | latina depost la 16-a jarcento | |||
Oficiala statuso | ||||
Reguligita de | Instituto Nacional de Lenguas Indígenas | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-2 | nah | |||
Glottolog | azte1234 | |||
Angla nomo | Nahuatl | |||
Franca nomo | nahuatl | |||
Noto | lingvo de la aztekoj | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
|
La jam ne parolata klasika naŭatla estis la lingvo de la aztekoj kaj pli precize de la naŭatloj. La azteka skribosistemo ne spegulis la parolan lingvon kiel alfabetoj. Post la hispana konkero, parto el la naŭatla lingva tradicio estis kompilita en libroj per latina alfabeto. Hodiaŭ restas ŝtonaj skribaĵoj, kiuj ne facile legeblas. La Katolika eklezio predikis per naŭatlo al indianoj eĉ en landoj, kie ĝi ne estis parolata antaŭ kristanigo.
Preskaŭ ĉiu parolanto lernas la naŭatlan hejme kaj scias la hispanan. Ĝenerale, parolantoj estas malriĉaj kaj ne ricevas norman edukadon. Tamen, danke al pliiĝanta aprezo por indianaj lingvoj kaj kulturoj, iu ajn nun povas studi la naŭatlan ĉe pluraj lernejoj en Meksiko.