kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Natria laŭroila sarkozinato, laŭroila sarkozinato de natrio aŭ C15H28NNaO3, konata ankaŭ kiel sarkozilo, estas jona surfaktanto derivita el sarkozino kaj uzata kiel ŝaŭmiganto kaj purigagento en ŝampuoj, razkremo, dentokremo kaj produktoj por akvolavado. En eksperimentoj pri molekula biologio, sarkozilo[2] uzatas kiel inhibanto de DNA transskribado[3].
Natria laŭroila sarkozinato | ||||
Kemia strukturo de Natria laŭroila sarkozinato | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Natria laŭroila sarkozinato | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
Laŭroila sarkozinato de natrio | ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 137-16-6 | |||
ChemSpider kodo | 7071 | |||
PubChem-kodo | 23668817 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Molmaso | 293.38 g mol−1 | |||
Smiles | CCCCCCCCCCCC (=O)N(C)CC(=O)[O-].[Na+] | |||
Denseco | 1,033 g/cm3 | |||
Fandopunkto | 140 °C (284 ℉; 413 K) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R20 R36/37/38 R41 | |||
Sekureco | S22 S24 S25 S26 S36 S39 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H318, H330 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P280, P284, P305+351+338, P310 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĉi-surfaktanto estas amfifila[4] pro la hidrofoba 12-karbona ĉeno (laŭroila) kaj la hidrofila karboksilato. Pro tio ke la nitrogenatomo estas amida ligo, la nitrogeno ne estas pH aktiva kaj estas neŭtrale ŝarĝita en akvaj solvaĵoj sendepende de la pH. La karboksilato havas (pKa) ĉirkaŭ 3,6 kaj do estas negative ŝarĝita en solvaĵoj kun pH pli grandaj ol 5.5.
Veziketoj pH-sensivaj estas prepareblaj uzante ĉi-surfaktanto kun alia katjona aŭ akvo-nesolveblaj amfifiloj tiel kiel la n-dekanolo. Aldono de miksaĵo da egalaj partoj de natria laŭroila sarkozinato kaj la ne-jona surfaktanto sorbitola unulaŭrato en akvon rezultas en formado de kvazaŭ-micelaj aldonaĵoj eĉ se neniu surfaktanto formis micelojn kiam ĉeestante sola. Tiaj aldonaĵoj povas helpi dum transporto de aliaj pli etaj molekuloj, tiel kiel drogoj, tra haŭto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.