From Wikipedia, the free encyclopedia
Natria laŭretera sulfato, laŭretera sulfato de natrio aŭ CH3(CH2)11(OCH2CH2)n OSO3Na estas organika nejona likva sapo kaj surfaktanto trovata en produktoj por personaj prizorgoj (tiel kiel tualetsapoj, ŝampuoj, dentokremoj, ktp). Laŭretera sulfato de natrio estas malaltkosta kaj tre efika ŝaŭmigagento[3]. Laŭretera sulfato de natrio, natria laŭrila sulfato kaj amonia laŭrila sulfato estas surfaktantoj kiuj uzatas en multaj kosmetikaĵoj[4] pro ilia purigaj kaj emulsiaj proprecoj. Ili kondutas sin simile al sapo.
Natria laŭretera sulfato | ||||
Kemia strukturo de la Natria laŭretera sulfato | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 9004-82-4 | |||
ChemSpider kodo | ||||
PubChem-kodo | 23665884 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blanka pulvoro | |||
Molmaso |
| |||
Denseco | 1,05 g/cm3 | |||
Mortiga dozo (LD50) | 1600 mg/kg (muso, buŝa) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R38 R41 [1] | |||
Sekureco | S26 S39 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H228, H302, H318, H315 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P264, P280, P302+352, P305+351+338, P310, P370+378, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
La kemia formulo estas CH3(CH2)11(OCH2CH2)nOSO3Na. Kelkfoje la numero reprezentita per "n" estas specifita en la nomo, ekzemple, laŭretera-2 sulfato. La produkto estas heterogena laŭ la nombro da etoksilaj grupoj, kie "n" estas meznombro. Por la komercaj produktoj ordinare n=3. Laŭretera sulfato de natrio prepareblas per etoksiligo de la dodekila alhoholo. La rezulta etoksilato konvertiĝas al duonestero de la sulfata acido, kiu estas neŭtraligita per konvertado al natria salo. La rilata surfaktanto laŭrila sulfato de natrio, (ankaŭ konata kiel natria dodekila sulfato) produktiĝas laŭ simila maniero, tamen sen la etoksiliga etapo. Laŭrila sulfato de natrio kaj laŭrila sulfato de amonio estas ordinare alternativaj produktoj anstataŭ laŭretera sulfato de natrio.
Laŭretera sulfato de natrio estas irita kiel multaj likvaj sapoj, en kiu irito pligrandiĝas laŭ la koncentriĝo. Esploroj elmontras ke laŭretera sulfato de natrio kaŭzas iriton al okuloj kaj haŭto, laŭ eksperimentoj faritaj kun bestoj kaj homoj. La rilata surfaktanto laŭrila sulfato de natrio same estas konata iritanto, kaj esploroj pruvas ke laŭretera sulfato de natrio povas kaŭzi iriton al kelkaj personoj pro longedaŭra ekspozicio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.