La Nacia Prisana Servo de Britio - angle simple National Health Service, mallonge NHS – estas tegmenta termino de la plurparta ŝtata prisana servo de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (en Esperanto kutime mallongata Britio).

Rapidaj faktoj Komenco, Antaŭe ...
Nacia Prisana Servo de Britio
Thumb
national health service (en) Traduki
informa sistemo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 5-a de julio 1948 vd
Antaŭe National Radium Trust vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Fermi
Thumb
enirejo de hospitalo de la servo
Thumb
elaera bildo de hospitalo de la servo – la hospitalo de la Universitato de Norfolk kaj Norwich

Ĝi konsistas el kvar memstaraj organizaĵoj:

  • NHS, National Health Service en Anglio
  • NHS Wales en Kimrio (kimre: GIG Cymru, Gwasanaeth Iechyd Gwladol Cymru)
  • NHS Scotland en Skotlando (skotgaele: SNS Alba, Seirbheis Slàinte na h-Alba)
  • HSC, Health and Social Care en Northern Ireland en Nordirlando

La servo aŭ fakte la kvar sendependaj servoj en 1948[1][2] post la Dua Mondmilito fondiĝis fare de la tiama ministro pri sano Aneurin Bevan surbaze de tiutempa scienca raporto de William Henry Beveridge, kiu tre postulis tian ŝtatan servon. La servoj financiĝas per ŝtataj impostoj (kaj ne kiel en aliaj landoj per financoj de devigaj aŭ libervolaj prisanaj asekuroj) kaj ofertas al ĉiu persono loĝanta en Britio medicinan servon (trovon de medicinaj diagnozoj kaj realigon de medicinaj terapioj) en "unua sektoro" (familiaj kuracistoj) kaj "dua sektoro" (malsanulejoj). Vojaĝantoj el la Eŭropa Unio respektive el la Eŭropa Ekonomia Areo en medicine urĝaj situacioj same havas rajton de senkosta medicina servo.

Internacie, aparte en la germanlingvaj landoj de centra Eŭropo, la Nacia Prisana Servo havas tendence negativan renomon; tion precipe kaŭzas la ofte longa atendaj periodoj antaŭ medicinaj terapioj en malsanulejoj, kaŭzitaj pro manko de fakaj kuracistoj.[3]

La postdiploma plueduko de la kuracistoj en Britio dum la lastaj jaroj profunde ŝanĝiĝis. Registara programo tiucela, nomata MMC (angle Modernising Medical Careers, do "modernigante medicinajn karierojn")[4] renkontis fortajn protestojn inter la kuracistoj de Britio.

Celata reformo de la prisana servo de 2010 ĝis 2015

La ekde majo 2010 reganta ĉefministro de Britio David Cameron klopodas realigi reformon de la sistemo, kiun li mem nomis la "plej radikalan reformon de la Nacia Prisana Servo ekde jardekoj". Celo estu malebligi plian kreskon de la prisana servo, malaltigi la kostojn de ĉiujare laŭ la stato de 2011 x miliardoj da britaj pundoj (115 miliardoj da €) ĝis la jaro 2015 je malkresko de po jaro x miliardoj da pundoj (18 miliardoj da €) kaj ĉefe reorganizi la administradon de la servo, kiu ĝis tiam direktigis la disdonon de la financoj al la unuopaj servaj unuoj.

Laŭ la planoj la reformoj celas forigi 24 000 laborlokojn en la antaŭaj regionaj administraj unuoj de la servo. Anstataŭe familiaj kuracistoj rekte ricevu monon el centra ŝtata buĝeto de sume 80 miliardoj da britaj pundoj (x milardoj da €). La familiaj kuracistoj mem serĉu la plej taŭgan hospitalon por siaj pacientoj kaj mem pagu la hospitalajn terapiojn el sia buĝeto. Per tio plifortiĝu la konkurenco de ŝtataj kaj privataj medicinaj servoj.

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.