urboj de Irako From Wikipedia, the free encyclopedia
Nasirija, laŭ araba lingvo الناصرية estas metropolo, ĉefurbo de Gubernio Dhi Kar (Irako).
Nasirija | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 64001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 541 600 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 307 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 3′ N, 46° 15′ O (mapo)31.04388888888946.2575 [+] | ||
Alto | 7 m [+] | ||
Areo | 1766 km² ( 176 600 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nasiriyah [+] | |||
Nasirija situas en sudorienta Irako laŭ ambaŭ bordoj de Eŭfrato. Ur (urbo) troviĝas 17, Bagdado 390 kilometrojn.
Nasirija estis establita en 1872 en la Otomana Imperio. Baldaŭ ĝi estis grava komerca centro. Dum la 1-a mondmilito la britoj konkeris la urbeton en 1915. Proksimume 400 britaj kaj hindaj, aliparte 2,000 turkaj soldatoj falis en la batalo. En 1920 vivis en la urbeto iom pli ol 6000 loĝantoj. La unua ĉelo de la irakaj komunistoj estis fondita en la 1930-aj jaroj. Dum la 1991 Golfa Milito en 1991 la koaliciaj armeoj facile okupis la urbon. En 2003 denove okazis bataloj ĉi tie.
Nasirija havas nur hejmindustriojn, oni kreas boatojn, prilaboras lignojn kaj arĝentojn.
Nasirija estas fervoja finstacio. La metropolo havas ankaŭ vojajn kontaktojn.
La klimato de Nasirija estas seka dezerta. Jare pluvas 128 mm, inter junio-aŭgusto ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 17 °C.
En Nasirija mankas historiaj monumentoj. Vidindaĵoj estas la bazarejo, riverbordaj parkoj kaj historia muzeo. Ruinoj de Ur estas proksime, inter kiuj elstaras la Zigurato de Ur.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.