Narkozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Narkozo (de la malnovgreka vorto ναρκώδης, narkōdēs „senmovigite“) estas la rezulto de narkotado kaj konsideratas formo de ĝenerala anestezo, kies celo estas elŝalti la konscion kaj doloropercepton de paciento, por povi realigi diagnozotrovajn aŭ terapiajn operaciojn. En la korpon de la paciento tiucele metiĝas narkotiloj, kiuj efikas en la centra nerva sistemo, eventuale ankaŭ substancoj kiuj kaŭzas senstreĉiĝon de la skeleta muskolaro. La paciento dum narkozo ne vekeblas, kontraste al loka aŭ regiona anestezo, en kiu per la blokazo de nervaj fibroj nur certaj regionoj de la homa korpo estas sendolorigataj.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri anestezo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj! |