From Wikipedia, the free encyclopedia
Nanoelefantoj estas nomo por aro de formortintaj malgrandaj formoj de Elefantoj, kiuj vivis ĝis la glaciepoko sur kelkaj insuloj.
Oni spekulacias ankaŭ pri ekzisto de nanoelefantoj en la afrika arbaro.
La eta varianto estas adaptado al la kondiĉoj sur insuloj.
Ekzemple la mamutoj (Mammuthus) kaj Stegodonoj produktis nanoformojn sur insuloj. La lanohara mamuto (Mammuthus primigenius) evoluis insulan varianton sur la Vrangela Insulo de Siberio. Ties lastaj ekzempleroj postvivis ĝis ĉirkaŭ 4000 jaroj, do longe post kiam la mamuto formortis sur la kontinento. Sur kelkaj mediteraneaj insuloj evoluiiĝis samtempe kun la nanoelefantoj nanovariantoj de hipopotamoj kiel Hippopotamus melitensis.
Tiaj formoj estas sensisensivaj kontraŭ ŝanĝoj de la medio, naturkatastofoj aŭ influoj de homoj.
Sur la insulo Sulawesi, antaŭe nomita Celebes, vivis Elephas celebensis. Ĉiuj tiuj specoj vivantaj sur malgrandaj insuloj formortis. Nun vivanta speco de Borneaj nanoelefantoj (Elephas maximus borneensis) estas subspecio de la azia elefanto Elephas maximus.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.