![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/40/Galium_pumilum_eF.jpg/640px-Galium_pumilum_eF.jpg&w=640&q=50)
Nana galio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nana galio, latine Galium pumilum, estas plurjara herbo el familio Rubiacoj.
Tiu stara planto altas inter 10 kaj 30 (50) cm. La fajnaj tigoj estas senharaj aŭ nur harozetaj. La folioj, ofte plimalpli falĉilformaj, stretaj kaj unuripaj, estas 5-9-ope verticilaj. Estas longa interspaco (2-4 oble pli longa ol folio) inter du verticiloj. La etaj floroj (diametro ĝis 3 mm) havas blankajn petalojn, akutajn sed sen aparta pinto.
La frukto (akeno) longas ĉirkaŭ 1,5 mm kaj estas glata.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nana galio Galium pumilum | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Tiu planto kreskas en sekaj herbejoj kaj lumaj partoj de arbaroj. Ĝi floras en junio kaj julio en multaj lokoj de la suda duono de Eŭropo.
- Nana galio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Nana galio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Nana galio en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)