From Wikipedia, the free encyclopedia
Namdev aŭ Namadéva, ĉirkaŭ 26a de oktobro 1270 – ĉirkaŭ 3a de julio 1350) estis hindia poeto kaj sanktulo el Narsi, Hingoli, Maharaŝtro, Barato, kiu estis grava por la sekto Varkari de Hinduismo. La verkoj de Bhagat Namdev estis ankaŭ agnoskitaj de la Guruoj de Sikismo kaj estas inkluditaj ankaŭ en la sankta libro de Sikismo, nome la Sri Guru Granth Sahib.[1] Namdev adoris Vithoba, unu el la multaj formoj de Senjoro Viŝnu sed Ronald Stuart McGregor asertas, ke en la pli ampleksa kunteksto de Rama, Namdev ne referencas al la heroo priskribita en la Hindua eposo Ramajano, sed al panteisma Lasta Estaĵo.[2]
Namdev | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1270 en Maharaŝtro |
Morto | 1-an de januaro 1350 (80-jaraĝa) en Pandharpur |
Lingvoj | marata |
Ŝtataneco | Hoysala Empire (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto |
La detaloj de la vivo de Namdev ne estas klara. Li estis celo de multaj miraklo-plenaj hagiografioj komponitaj jarcentojn post lia morto. Fakuloj trovas tiujn biografiojn nekonsistentaj kaj kontraŭdiraj.[3][4]
Namdev estis influitaj de Viŝnuismo kaj iĝis amplekse konata en Barato pro siaj devotecaj kantoj por muziko (bhajan-kirtans). Lia filozofio enhavas kaj nirguna kaj saguna nome brahmaj elementoj, kun monismaj temoj.[5] La heredo de Namdev estas memorata en modernaj epokoj en la Varkari tradicio, kun tiuj de aliaj guruoj, kaj homamasoj kunvenas ĉiun duan jaron por pilgrimado al Pandharpur en suda Maharaŝtro.[6][7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.