From Wikipedia, the free encyclopedia
Naftogasa zono aŭ naftogasa amasiĝejo estas la tuto de naftaj kaj gasaj minejoj similaj laŭ kondiĉoj de la formiĝo kaj lokiĝo, geografie ligitaj al relative sendependaj strukturo-litologiaj elementoj de la sekco. Tiaj elementoj povas esti muroj, volboformaj levaĵoj (sur platformoj), lineaj zonoj de la evoluo de la antiklinalaj strukturoj (en la orogenezoj), zonoj de elkliniĝo de la trapenetreblaj horizontoj sur la monoklinaloj; superfaŭltaj kaj ĉefaŭltaj zonoj de la longaj faŭltoj, zonoj de la stratigrafiaj malkongruoj, zonoj de la tektonaj ekranoj ktp.
La nocio estis enkondukita en 1946 de sovetiaj geologoj Ignatij Brod kaj Natalja Uspenskaja. Iuj geologoj (kiel Viktor Ĥain, Natalja Uspenskaja, Aleksandr Bakirov) opinias ke grava signo de la zona naftogasa amasiĝo estas aĝoproksimeco de la naftogasaj tavolaroj kaj simileco de la geologia strukturo de minejoj.
Igor Visockij proponis klasifiki ilin kiel la naftogasaj zonoj de:
Natalja Uspenskaja rigardas la naftogasajn zonojn kiel grupon (ĉu linee aŭ aree etendiĝinta) de samtipaj naftogasaj minejoj, kiuj havas logikan ligon al certaj strukturaj, paleostrukturaj kaj paleografiaj elementoj, havas komunajn naftogasajn tavolarojn kaj similajn kondiĉojn en kiuj formiĝis tiuj minejoj.
Geologo Vladimir Olenin konsideris la naftogasajn zonojn parto de la terkrusto ene de ties strukture apartiĝinta elemento, kies genezo kaj strukturo kreas komunajn kondiĉojn por formiĝo de la naftogasaj minejoj ene de ĝi.
La plej grandaj laŭ la hidrokarbona kapacito naftogasaj zonoj estas ligitaj al platformaj levaĵoj (muroj, megamuroj, antiklinalaj zonoj). En ili koncentriĝas plejparto de malkovritaj kuŝejoj de nafto kaj gaso.
La naftogasaj zonoj estas elementoj de la naftogasaj distriktoj kaj basenoj kaj havas limigitan areon (ĝis 5-10 mil km²). Se en tiaj zonoj dominas gaso, ili nomiĝas gasozonoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.