Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj (Bonaero)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bonaera Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj (hispane Museo Nacional de Arte Decorativo) estas dekoracia muzeo en la argentina ĉefurbo Bonaero.
Nacia Muzeo de Dekoraciaj Artoj | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
![]() | |||
arta muzeo nacia muzeo muzeo ![]() | |||
Lando | Argentino vd | ||
Situo | Bonaero | ||
Adreso | Av. del Libertador 1902 | ||
Poŝtkodo | C1425AAS | ||
Estiĝo | 1937 | ||
Malfermo | 18-a de decembro 1937 | ||
Koordinatoj | 34° 34′ 55″ S, 58° 24′ 5″ U (mapo)-34.582-58.4015 | ||
| |||
Retpaĝo | https://museoartedecorativo.cultura.gob.ar/ | ||
Ĝi estis kreita kaj malfermita en 1937 post la akiro, fare de la Ŝtato, de la konstruaĵo kiu estis la Errázuriz-palaco de Matías Errázuriz Ortúzar (ĉilia ambasadoro en Argentino) kaj lia edzino Josefina de Alvear. Ambaŭ amasigis kolekton de artobjektoj kaj mebloj kiujn la Ŝtato akiris samtempe. La muzeo dependas de la Ministerio pri Kulturo de la Nacio.
La konstruaĵo, konstruita inter 1911 kaj 1917, estas en la franca neoklasika stilo. Ĝi estis desegnita de la arkitekto René Sergent.
Ĝi situas en la iama Palacio Errázuriz sur Avenida del Libertador en la distrikto Palermo kaj estas vizitebla de mardo ĝis dimanĉo de 12:30 ĝis 19:00.
La muzeokonstruaĵo ankaŭ estas la ĉefsidejo de la Academia Argentina de Letras.