poemo de K. H. MÁCHA From Wikipedia, the free encyclopedia
Máj (arĥaika ĉeĥa nomo de la monato majo; [maːj]) estas romantikisma poemo en kvar kantoj, verkita de Karel Hynek Mácha. Post sia publikiĝo en 1836 ĝi fariĝis objekto de akra kritiko, sed ekde tiam ĝi ricevis statuson de pinta verko de la ĉeĥa literatura romantikismo kaj unu el la plej renomaj verkoj de la ĉeĥa literaturo; la poemon hodiaŭ parkere lernas infanoj en ĉeĥaj lernejoj kaj ĝi estas daŭre eldonata.
Máj | |
---|---|
literatura verko • poemo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Karel Hynek Mácha |
Lingvoj | |
Lingvo | ĉeĥa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1836 |
Ĝenro | eposo |
La rakonto ŝajne inspiriĝas de vera evento: en la jaro 1774 estis apud Mladá Boleslav sur monteto nomata Na spravedlnosti ("Ĉe la justeco") per radumo mortigita Hynek (Ignác) Schiffner, kiu murdis en Dubá apud Doksy sian patron. Mácha supozeble aŭdis rakonton pri la evento sesdek jarojn poste dum iu el siaj restadoj ĉe la lago hodiaŭ nomata Lago de Mácha de sia konato, la gastejestro Týc.
La manuskripton de Máj oni retrovis dum la unua mondmilito en Katusice apud Mladá Boleslav en postrestaĵo de Jan Nepomuk Krouský, ano de la ĉeĥa nacirenaskiĝa movado.
En Esperanto aperis:
Majo (Máj) | ||
Karel Hynek Mácha Byl pozdní večer — první máj — O lásce šeptal tichý mech; Jezero hladké v křovích stinných I světy jich v oblohu skvoucí Ouplné lůny krásná tvář — Dál blyštil bledý dvorů stín, S nimi se stromy k stromům vinou. — |
Tomáš Pumpr Unua maja postvesper', Silenta musk' pri am' susuris, Sub arbetaĵ' muĝetis ondoj: Sur firmamenta grandioz' Rozardan lumon nun disverŝas Pli fore blankaj domoj kuŝas: Eĉ arboj lude sin karesas |
Josef Rumler Estis tarda vespero – la unua majo – Pri amo flustris la musko softmola; La lago glata en ombroj foliaj Kaj ties mondoj sur ĉielon brilantan De plena luno bela vizaĝo – Plue la pala ombro de bienkortoj brilis, Kun ili arboj al arboj premiĝas. – |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.