Hispana muzeo de nuntempa arto From Wikipedia, the free encyclopedia
La Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Belartoj de Santandero kaj Kantabrio (hispane Museo de Arte Moderno y Contemporáneo de Santander y Cantabria, akronime MAS) estas muzeo de belarto en Santandero, ĉefurbo de Kantabrio (Hispanio). Inaŭgurite en 1908, ĝi estas la ĉefa tiaspeca muzeo en Kantabrio.
Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Belartoj de Santandero kaj Kantabrio | |||
---|---|---|---|
Museo de Arte Moderno y Contemporáneo de Santander y Cantabria | |||
arta muzeo | |||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Santandero | ||
Adreso | C. Rubio, 6, 39001 Santander, Cantabria | ||
Estiĝo | 1908 | ||
Malfermo | 6-a de februaro 1908 | ||
Koordinatoj | 43° 27′ 45″ N, 3° 48′ 45″ U (mapo)43.462406-3.812536 | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.museosantandermas.es/ | ||
Origine la muzeo estis ĝenerala muzeo ekspoziciante aĵojn el diversaj kampoj. La nunan sidejon okupas la muzeo ekde 1925. En 1941 la nomo ŝanĝiĝis al Municipa Muzeo de Pentraĵoj, kaj samtempe la sekcioj de prahistorio, arkeologio kaj natura historio malaperis voje al aliaj muzeoj. Inter 1947 kaj 1989 la muzeo celis la lokan kaj kantabran artistaron kaj depost la 1990-aj jaroj ĝis koncentriĝas sur moderna kaj nuntempaj belartoj, de en kaj ekster Hispanio. Ĝis la jaro 2011 ties nomo estis Municipa Muzeo de Belarto de Santandero.
En la sama konstruaĵo estas la municipa biblioteko de Santandero kaj la muzeiĝinta domo de Marcelino Menéndez Pelayo.
La plej grava kolekto estas tiu de pentraĵoj kaj skulptaĵoj de jarcentoj inter la 16-a kaj la 20-a, de Italio, Flandrio kaj Hispanio. Inter la hispanaj artistoj abundas prestiĝaj kantabroj en kampo de belartoj. Krom la ŝanĝantaj ekspozicioj, la kolekto de la muzeo sume ampleksas 1870 verkaĵojn.
Pentrita en 1814, la plej konata verkaĵo en la muzeo estas portreto de Francisco de Goya reprezentanta la reĝon Fernando la 7-a, mendita de la loka registaro.
La permanenta kolekto de la muzeo ankaŭ havas sekcion de nuntempa arto en kiu la verkoj de pluraj pentristoj historicized kiel La Morto de la Virbovo (la morto de Taŭro, 1981) itala pentristo aperas Umberto Pettinicchio.[1], La tauromaquia aperas Francisco Goya, Grabados Suite Vollard aperas Pablo Picasso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.