From Wikipedia, the free encyclopedia
La Muzea asocio (germane Museumsgesellschaft) estis tradiciriĉa rondo de historiemuloj en Arnstadt. Ĝi ekzistis kaj prospere aktivis de 1894-1945: ĉi tiu societo estis multmerita per la esploro de la historio kaj de la naturo de Arnstadt kaj de ties ĉirkaŭaĵo, per la fondo (1895) kaj eldono de 12 kajeroj de la fakgazeto Alt-Arnstadt - Beiträge zur Heimatkunde von Arnstadt und Umgebung (1901-39), per la establo de Regionhistoria muzeo.
Je la komenco de la 1890-aj jaroj renkontiĝis la (hobiaj) historiistoj Franz Ahrendts, Johannes Bühring, Emil Baumberg, Edmund Döring, Adolf Muhle, Carl Reineck, Hermann Schmidt, d-ro Seyffert, Dr- Mohrmann kaj Bernhard Grosse regule ĉe historiaj kutimtabloj nomitaj Altertumskränzchen en la gastejo Burgkeller. Ili poste iĝis fondintoj de Museumsgesellschaft.
La fondiĝo estis en la 29.8.1894 en la kelo de la Urbodomo de Arnstadt; tiam la societo havis 27 membrojn. En la 1894-a jaro oni faris kontrakton kun la magistrato pri la cedo de kelkaj ĉambroj en la Rektorejo malnova (Kohlgasse nr 17). En 1895 la Regionhistoria muzeo estis solene inaŭgurita per prelegoj de la prezidanto de la asocio Johannes Bühring kaj de la ĉefurbestro Harald Bielfeld. En septembro 1898 la muzeo translokitis en la orientan alon de la urbodomo. En 1901 eldonitis la unua kajero Alt-Arnstadt kun artikoloj pri la Vaksaj tabuloj de 1457. Tiam oni jam havis 107 membrojn.
En la 30.11.1903 formiĝis komisiono por prepari la 1200-an datrevenon urbofondan. En 1904 la asocio publikigis la kronikan verkon Geschichte der Stadt Arnstadt 704-1904 (eldonisto: Johann Bühring). En 1917 la regionhistoria muzeo devis esti malfermita pro la milito kaj la objektojn venis en deponejon en Prinzenhof.
En la 1919-a jaro la muzeo translokitis en la kastelon. Dum la inflacitempo en 1923 la membrokotizo estis de 500 markoj kaj la asocio havis nur ĉ. 40 membrojn: tri jarojn poste oni denove kalkulis 110. En 1931/32 malfonditis la en 1861 fondita scienca societo Wissenschaftlicher Verein: sekve la Muzea asocio transprenis ties havaĵon kaj ekipaĵon. En 1936 ekresponsis pri la Regionhistoria muzeo la urbo (Museumsstiftung). En la 11.3.1937 alvenis la inventaro de la Literatura asocio de Arnstadt.
La Regionhistoria muzeo fermitis en 1940. Okaze de la 50-a datreveno asocifonda en 1944 ja aperis artikolo en la ĵurnalo Arnstädter Anzeiger (26.8.1944), sed ne plu povis okazi iu festo. En 1945 la asocio estis malpermesita kaj devis malfondiĝi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.