![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/43/Museion_-_Lato_Talvera_%25284%2529.jpg/640px-Museion_-_Lato_Talvera_%25284%2529.jpg&w=640&q=50)
Museion (Bolzano)
muzeo en Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Museion (greke μουσείον, templo de muzoj, muzeo) estas la muzeo pri moderna kaj nuntempa arto en Bolzano, Sudtirolo, Italio.
Rapidaj faktoj
Museion | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
arta muzeo nemoveblaĵo museum of modern art (en) ![]() muzea konstruaĵo etnografia muzeo ![]() | |||
Lando | Italio vd | ||
Situo | Bolzano-Bozen | ||
Adreso | Via Sernesi, 1 - Bolzano/Bozen | ||
Poŝtkodo | 39100 | ||
Estiĝo | 1985 | ||
Malfermo | majo 2008 | ||
Koordinatoj | 46° 29′ 51″ N, 11° 20′ 54″ O (mapo)46.49736211.348429 | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 16 940 (2020) ![]() | ||
Retpaĝo | https://www.museion.it/ | ||
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/79/Museion1.jpg/640px-Museion1.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/62/MuseionBolzano.jpg/320px-MuseionBolzano.jpg)
La Museion estis fondita en 1985 kaj nun jam posedas konsiderindan kolekton de artaĵoj. Ek de aŭgusto 2006 la institucio estas gvidata de aparta fondaĵo, al kiu partoprenas la administracio de la provinco Sudtirolo kaj la privata asocio Museion. Nuntempe (2014) la prezidento de la fondaĵo estas Marion Piffer Damiani.
Ek de majo 2008 la Museion troviĝas en nova konstruaĵo en la centro de la urbo Bolzano proksime al rivero Talfer/Talvera. La konstruaĵo estis planita de arkitekta oficejo Krüger, Schuberth, Vandreike (KSV) el Berlino.