Murg (Turo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Murg estas rivero en Kantono Turgovio en orienta Svislando. Ĝi havas longecon de 34,1 km kaj estas alfluanto de la rivero Turo, kiu siavice alfluas al Rejno.
Murg (Thur) | |
---|---|
Murg en Münchwilen | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 34,1 km |
Akvokolekta areo | 212 km² |
Averaĝa trafluo | 3,4 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 900 m |
Enfluejo | Turo |
- Alteco | 390 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Lauche, Lützelmurg |
Rivero en Eŭropo | |
La fonto de Murg trovigaxas en alteco de proksimume 900 m s.m. en Mühlrüti sur la teritorio de la komunumo Mosnang (Kantono Sankt-Galo) nordokcidente de la monto Hörnli je 47° 22′ 39″ N 8° 57′ 00″ O (mapo). La rivero fluas unue orienten por post unu kilometro turniĝi norden. Post 3 km ĝi forlasas la kantonon Sankt-Galo kaj fluas nun ĉiam norden ĝis ĝia alfluo al Turo tra Turgovio. En Fischingen ĝi unuiĝas kun ĝia okcidenta fontrivereto Fischbach, kiu fontas iomete pli sude en Au. En Matzingen alfluas al ĝi ĝia ĉefa alfluanto, la rivero Lauche. Ĝia alfluo al Turo troviĝas en Frauenfeld vidalvide de la vilaĝeto Warth.
La rivero estas inter fiŝkaptistoj konata pro siaj multnobraj rivertrutoj kaj ezokoj.
La komunumoj kaj urboj ĉe la bordo de Murg estas laŭvice: Mosnang, Fischingen TG, Sirnach, Münchwilen, Wängi, Stettfurt, Matzingen kaj Frauenfeld.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.