From Wikipedia, the free encyclopedia
Mura cimbalario (Cymbalaria muralis Gaertn. et al. aŭ Linaria cymbalaria (L.) Miller), ankaŭ nomata "Ruino de Romo", estas herbo el la familio Skrofulariacoj laŭ la klasika klasado, aŭ Plantagacoj laŭ la filogenetika klasado.
Mura cimbalario | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mura cimbalario | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Cymbalaria muralis G.Gaertn., B.Mey. & Scherb., 1800 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ofta mediteranea planto sed nun trovebla en preskaŭ tuta Eŭropo, ĝi kovras malnovajn murojn per bukedoj kun rondaj brilaj folioj kaj etaj violaj floroj, kies centro estas flave makulita.
Plurjara planto el suda Eŭropo kaj okcidenta Azio, kutima en preskaŭ la tuta eŭropa kontinento, ĝi ŝatas disvastiĝi sur muroj aŭ rokoj, prefere kalkŝtonaj.
Florperiodo : de aprilo-majo ĝis septembro (pli frue en la sudo)
Polenizado : per insektoj aŭ mempolenizado
Disvastigo : memdisvastigo
Rampanta herba planto, kiu kreskas tufe kun ruĝaj senharaj tigoj. La brilaj karnecaj folioj alternas sur longaj tigoj. Ili estas ren- aŭ rondformaj, plej ofte kun kvin loboj, kelkfoje pli. La rando estas purpure kolorigita.
La folioj manĝeblas en salato. La junaj folioj havas iom akran guston, la maljunaj folioj fariĝas amaraj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.