komunumo en Alzaco From Wikipedia, the free encyclopedia
Munster (origine germane Münster respektive plene Münster im Elsaß kaj alzace Minschter) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Haut-Rhin (Supra Alzaco), kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est. La komunumo etendiĝas sur 8,64 kvadrataj kilometroj kaj havis 4 707 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Munster (stacidomo). |
Munster | |||||
---|---|---|---|---|---|
administrejo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Francio | ||||
Regiono | Grand Est, historie Alzaco | ||||
Departemento | Haut-Rhin (Supra Alzaco) | ||||
Arondismento | Colmar-Ribeauvillé | ||||
Kantono | Wintzenheim / Winzenheim | ||||
Komunumaro | valo de Munster | ||||
INSEE kodo | 68226 [+] | ||||
Poŝtkodo | 68140 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 707 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 545 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 2′ N, 7° 8′ O (mapo)48.0413888888897.1341666666667 [+] | ||||
Alto | 341 m [+] | ||||
Areo | 8,64 km² ( 864 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Munster (Haut-Rhin) [+] | |||||
| |||||
La loĝloko situas 19 kilometrojn okcidente de Colmar, en valo de la mezalta montaro Vogezoj.
Origine en Munster, poste en la loĝloko Stosswihr 3 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Munster, loĝas la esperantisto Edmond Ludwig, kiu ekde la 1980-aj jaroj motoras ne nur la Esperanto-grupon de Munster, sed ankaŭ signife kontribuas al la Esperanto-grupo de Colmar. En Munster okazis pluraj regionaj Esperanto-renkontiĝoj - kiel unu el multaj ekzemploj menciiĝu la historia 43-a kongreso de la orientfranca Esperanto-federacio la 5-an kaj 6-an de majo 1984.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.