From Wikipedia, the free encyclopedia
Nasir-ud-Din Muḥammad Ŝaho (en persa lingvo: ناصرلدین محمد شاه)[1] (denaske Roŝan Aĥtar (perse روشن اختر))[1] (7a de aŭgusto 1702 – 16a de aprilo 1748)[1] estis Mogola imperiestro el 1719 ĝis 1748.[2] Li estis filo de Ĥuĝista Aĥtar, nome la kvara filo de Bahadur Ŝah la 1-a. Kun la helpo de la Sajidaj fratoj, li ascendis al la trono je juna aĝo de 17 jaroj. Li poste liberiĝis el ili kun la helpo de Asaf Ĝah la 1-a – Sjed Husejn Ali Ĥan estis murdita en Fatehpur Sikri en 1720 kaj Sjed Hassan Ali Ĥan Barha estis ĝismorte venenigita en 1722.[3] Muhammad Ŝah estis granda patrono de artoj, kiel muzikaj, kulturaj kaj administraciaj disvolvigoj. Lia plum-nomo estis Sada Rangila ("ĉiam kontenta") kaj li estas ofte referencata kiel "Muhammad Ŝah Rangila", kaj foje ankaŭ kiel "Bahadur Ŝah Rangila" laŭ sia avo Bahadur Ŝah la 1-a.[4]
Muhammad Ŝaho | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1702 en Fatehpur Sikri | ||||
Morto | 26-an de aprilo 1748 (45-jaraĝa) en Ruĝa fortikaĵo | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Timurida dinastio • Baburidoj vd | ||||
Patro | Khujista Akhtar Jahan Shah (en) vd | ||||
Patrino | Qudsiya Begam (en) vd | ||||
Edz(in)o | Qudsia Begum (en) vd | ||||
Infanoj | Ahmad Shah Bahadur (en) , Anwer Ali (en) , Hazrat Begum (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kaligrafo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kvankam li estis patrono de artoj, la regado de Muhammad Ŝah estis markita de rapida kaj definitiva malpliiĝo de la Mogola Imperio. La Mogola Imperio fakte jam estis malaltiĝanta, sed la invado fare de Nader Ŝaho de Persio kaj la posta rabado de Delhio, nome la Mogola ĉefurbo, ege akcelis la tendencon. La irado de la okazaĵoj ne nur frapis kaj ekmortigis la Mogolan hegemonion mem, sed ankaŭ altiris la atenton de aliaj eksterlandanoj, kiel la Britoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.