La ne plu aktiva vulkano Muhabura (en iuj lingvoj ankaŭ literumita Muhavura) estas unu el ok vulkanoj en la Virunga Montaro, kiuj apartenas al la Granda Rifta Valo, kiu dividas la plejan orienton de Afriko de la resta kontinento. La monto situas lime inter la ŝtatoj Ruando kaj Ugando en orienta Afriko. Ĝi altas 4127 metrojn kaj estas la tria plej alta inter la ok vulkanoj de la Virunga Montaro. La ruanda parto situas en la Nacia Parko de Vulkanoj, la uganda parto en la Mgahinga Gorila Nacia Parko.
Muhabura | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 4 127 m | ||
Situo | Ugando kaj Ruando | ||
Montaro | Virunga Montaro | ||
Geografia situo | 1° 23′ S, 29° 41′ O (mapo)-1.383333333333329.677777777778 | ||
| |||
Speco | stratovulkano | ||
Laŭ la stato de 2006 la monto grimpeblis el Ugango, tra la teritorio de la Nacia Parko Monto Mahinga. La grimpo nur eblas akompane de registritaj gvidistoj, kiuj konstante estas je dispono en la centro de la nacia parko. Pagendas kotizoj por la nacia parko kaj por la montogrimpado (poe proksimume 20 usonaj dolaroj).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.