Mtwara
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mtwara estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Mtwara. Ĝi situas ĉe la bordo de Hinda Oceano, ĉe la koordinatoj 10° 16′ 25″ S 40° 10′ 58″ O (mapo). En 2002 ĝi havis 92.602 loĝantojn.
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Mtwara. |
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Mtwara | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo ![]() | |||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 92 602 (2002) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 10° 16′ S, 40° 11′ O (mapo)-10.27361111111140.182777777778 [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Fermi
Mtwara distancas nur 60 km de Lindi, ĉefurbo de la najbara regiono Lindi. Ambaŭ urboj situas ĉe la grava nord-suda ŝoseo Dar–Kibiti–Lindi–Mtwara. Alia ŝoseo 600 km longa ligas Mtwara-n okcidenten al Masasi, Songea kaj Mubambo ĉe Malavia Lago. Ĝia marhaveno estas unu el la tri gravaj havenoj de la lando (kun Daresalamo kaj Tanga). Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno (IATA-kodo: MYW) kun pli-malpli regulaj flugoj al Daresalamo.