Movado por unuiĝo de Rumanujo kaj Moldavujo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La movado por unuiĝo de Rumanujo kaj Moldavujo estiĝis fine de la 20-a jarcento, iom post kiam Moldavujo deklariĝis sendependa de Sovetunio. Historie la plimultaj etnoj kaj la regiono de Moldavujo apartenis al Rumanujo. Post kiam disfalis Sovetunio venis la peto ke ambaŭ ŝtatoj unuiĝu. Tion subtenas en Moldavujo la kristandemokratia kaj la naciliberala partioj.
La plejaj kontraŭantoj de tiu unuigo en Moldavio estas la loĝantoj de la majoritate ruslingva (aŭ tute nerumanlingva) orienta regiono de Ĉednestrio.