Movado MeToo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Movado MeToo [miTU] (AnkaŭMi) estas movado kontraŭ seksa limtranspaŝa konduto. Ĝi komenciĝis en oktobro 2017 kun la kradvorto #MeToo en Twitter kaj aliaj sociaj amaskomunikiloj, kiuj fulmrapide cirkulis kaj estis sekvitaj en multaj landoj sub diversaj nomoj; ekzemple en Francio, la kradvorto estas #BalanceTonPorc (Denuncu Cian Porkon). Tiuj, kiuj metis "#MeToo" en mesaĝon, indikis, ke ili spertis seksoĝenadon, seksan atakon aŭ seksan misuzon. La kradvorto estis vaste uzata, post kiam la Holivuda produktoro Harvey Weinstein estis akuzita de pluraj virinoj pro lia seksa persekutado .
- Kategorio Movado MeToo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)