monto en Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia
Motrogon (1017,8 m s.m.) estas monto de vulkana montaro - Vihorlataj montoj, kiu kuŝas en orienta Slovakio ĉe slovak-ukrainia limo.
Motrogon | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 1 017,8 m | ||
Situo | Slovakio | ||
Montaro | Vihorlataj montoj | ||
Geografia situo | 48° 55′ N, 22° 10′ O (mapo)48.9122.162222222222 | ||
| |||
Plej facila montgrimpo | de vilaĝo Remetské Hámre de sudo | ||
La monto kuŝas en ĉefa motoĉeno de la Vihorlata montaro, super vilaĝo Zemplínske Hámre kaj super la lago Mara okulo. La montopinto estas arbaroza pro tio ne ofertas rigardon. Ĝi estas kovrita per fagaj praarbaroj. En la norda valkaldrono de monto kuŝas kelkaj raraj malnovaj torfejoj: (Postavka, Kotlík, Ďurová mlaka), kiuj sinsekve kovriĝas per vegetaĵaro kaj mortiĝas. Ili estas gravaj por konado de evoluo de kreskaĵo en la orienta Slovakio dum holoceno de lasta glacia epoko.
La monto apartenas al Landprotektita areo Vihorlat. Sur la monto troviĝas ankaŭ natura memoraĵo kun sama nomo vidu Motrogon. Fagaj praarbaroj de ĉi teritorio ankaŭ apartenas al protektita areo Vihorlat, kiu estis deklarita de UNESCO, kiel monda natura heredaĵo de homaro kune kun aliaj 9 slovakaj kaj ukrainiaj fagaj praarbaroj sub la komuna nomo de ensemblo - Karpataj fagaj praarbaroj. Ĉi areo enhavas suprajn partojn de ĉefa montoĉeno de la montaro iranta de Vihorlat (okcidente), Motrogon, Snina ŝtono, Nežabec ĝis Fedkov (oriente) kaj kun arbaroj en la valo ĉe Morské oko.
La monto estas alirebla per turista markita piedvojo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.