Motorboato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Motorboato estas akva veturilo funkciigita per unu aŭ pli elektra, dizela aŭ benzina motoro. Ĝi uzatas en lagoj kaj borda maro. La motorboatoj ne taŭgas por la maro pro la grandaj ondoj. En Germanio oni devas havi atestilon pri stirado de motorboato ĉe pli ol 5 ĈP.
Ĉi tiu artikolo pri boatoj citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Majo 2005) Bonvolu krei Kategorio:Senfontaj artikoloj pri boatoj! |
Oni ofte malpermesas uzadon de motorboatoj pro naturprotektaj kaŭzoj. Tiel sur la plej granda lago de Mez-Eŭropo, la Balatono, oni ne rajtas uzi motorboaton, jetskion por distraj celoj (permeson havas nur la akvopolicistoj kaj la akvosavistoj).
Motorboatoj, kiujn oni uzas por libertempaj celoj, nomatas motorjaĥtoj. Tiuj jam taŭgas por tramara veturado.
- Motorboato en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Motorboato en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)