Rusia militŝipo From Wikipedia, the free encyclopedia
Moskva (ruse Москва, "Moskvo"), antaŭe Slava (ruse Слава, "Gloro"), estis misila krozoŝipo de la Rusia Mararmeo. Ĝi estis la unua ŝipo de la Slava-klasa krozoŝipo (Projekto 1164 Atlant) kaj estis nomita laŭ la ĉefurbo Moskvo. Ĝi estis la flagŝipo de la Nigramara floto de Rusio kaj gvidis la maran atakon de Rusio al Ukrainio.[1][2] Kun ŝipanaro de 510 homoj, ĝi estis grava simbola kaj armea posedaĵo de Rusio.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Moskva (apartigilo) |
Moskva | |
---|---|
Moskva (2012) | |
Bazaj indikoj | |
Tipo | Misila krozoŝipo |
Klaso | Slava |
Komenco de konstruado | 1976 |
Surigita sur akvo | 1979 |
Donita en servon | 1982 |
Sorto | Sinkis la 14-an de aprilo 2022 |
Taktikaj-teknikaj datenoj | |
Mergospaco | |
Longo | 186,4 m |
Larĝo | 20,8 m |
Mergo | 8,4 m |
Movumo | 12 490 t |
Rapideco | 32 knotoj |
Atingebleco | |
Ŝipanaro | 510 |
Armilaro | |
La 13-an de aprilo 2022, du ukrainaj oficialuloj diris ke Moskva estis trafita de ukrainaj kontraŭ-ŝipaj krozmisiloj "R-360 Neptun" kaj estis brulanta en malkvieta maro. La Rusia ministerio pri defendo raportis, ke la ŝipo estis grave difektita post incendio kiu kaŭzis eksplodon de municio. La sekvan tagon, post klopodo treni ĝin al haveno, Moskva, la fiero de ĉiuj rusoj, finfine sinkis.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.