Moskeo de Muhafiz Ĥan
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Moskeo de Muhafiz Ĥan estas dekkvin-jarcenta moskeo en la urbo de Ahmadabado en la Barata ŝtato de Guĝarato. Oni konsideras ĝin unu el la plej esceptaj konstruaĵoj en la urbo.[1][2] La moskeo konstruiĝis en 1465 de Ĝamajl-ud-Din Muhafiz Ĥan dum la regno de Mahmud Ŝah I (1458-1511). Oni taksas ĝin elstara ekzemplo de Mogola arkitekturo.[3] Ĝi nomiĝis por la tiama guberniestro de la regiono. La moskeo estas protektata konstruaĵo sub la aŭtoritato de la Arĥeologia Enketo de Barato.
Moskeo de Muhafiz Ĥan | ||
---|---|---|
moskeo [+] | ||
Koordinatoj | 23° 1′ 4″ N, 72° 35′ 21″ O (mapo)23.017872.5892 [+] | |
Estiĝo | 1465 | |
Moskeo de Muhafiz Ĥan | ||
Vikimedia Komunejo: Muhafiz Khan Mosque [+] | ||
La Moskeo de Muhafiz Ĥan | |
---|---|
Moskeo de Muhafiz Ĥan, 1855 | |
moskeo | |
Loko | |
Ŝtato | Guĝarato |
Municipo | Ahmadabado |
Geografia situo | 23° 1′ 4″ N, 72° 35′ 21″ O (mapo)23.017872.5892 |
Bazaj informoj | |
Religio | |
Statuso | Monumento de Nacia Gravo ASI Monument No. N-GJ-26 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | Hind-Islama Arkitekturo |
Tipo de konstruaĵo | Mosque |
Konstruado | -1465 |
Specifo | |
Longo | 15.54m |
Larĝo | 10.97m |
Alto | 16.76m |
Ligiloj | |
La fasado de la moskeo havas tri arkajn enirejojn, kaj riĉe ĉizitan minareton ĉe ĉiu fino. La desegno havas trajtojn similajn al tiuj de la moskeo de Isanpuro, kaj enkondukis novan arkitekturan stilon al Ahmadabado.[4][5] Ĝia longo estas 16m, kaj ĝia larĝo estas 11m. La minaretoj estas 15m altaj.[6] Alexander Forbes farigis lignajn kopiojn de la moseko, kaj resendigis ilin al Anglio dum la jaroj 1880-1885. Ili nun estas ĉe la Muzeo Viktoria kaj Alberto en Londono.[7][8]
Dum la tumulto en 2002, la moskeo multe damaĝiĝis. Afzal Khan diris, ke homoj neripareble damaĝis komplikajn ĉizaĵojn sur la sudaj partoj de la konstruaĵo.[9] La damaĝo kaŭzis malpaciĝon inter la Islamana loĝantaro de Barato. La riparado de sanktejoj kaj moskeoj multe debatiĝis en parlamento.[10] La Kongreso pri Barata Historio petis, ke la Arkeologia Enkto de Barato riparu kaj rekonstruu ĉiujn religiajn strukturojn. Ramakrishna Chatterjee diris al la Enketo, ke la moskejoj de Muhafiz Ĥan, la tombeo de Wali Mohammed Wali, kaj la moskeo de Malik Asin estis damaĝitaj aŭ detruitaj.[11] Je 2006, ripara laboro finiĝis, kaj la moskeo denove malfermiĝis al la publiko.[3]