Valo de Morto
dezerta valo en Kalifornio, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Valo de Morto (angle Death Valley) estas dezerto en la ŝtato Kalifornio de Usono. Temas pri la plej malalta, plej seka kaj plej varmega valo de Usono[1]. La plej malalta punkto de la dezerto situas 85,5 metrojn sub la marnivelo. La dezerto havas la rekordon pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo en Ameriko, 56,7 °C, notita en la loko Furnace Creek dum 1913 – ĵus sub la tutmonda rekordo pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo, 58 °C, kiu mezuriĝis en la loko El Aziza de Libio dum 1922. La dezerto situas okcidente de la montaro Sierra Nevada en la Granda Baseno kaj la Mojave-dezerto. Ĝi konsistigas grandan parton de la Nacia Parko Valo de Morto. La teritorio situas norde-sude inter la montoĉenoj Amargosa oriente kaj Panamint okcidente. La montaroj Sylvania kaj Owlshead konsistigas la nordan respektive sudan limojn. La dezerto kovras areon de proksimume 7 800 km².
- Tiu ĉi artikolo temas pri dezerto en Usono. Valo de morto estas ankaŭ kromnomo por Dukla montpasejo.
Valo de Morto | |
angle Death Valley | |
dezerto | |
Sablodunoj en Morto de Valo | |
Oficiala nomo: Death Valley | |
Lando | Usono |
---|---|
Kontinento | Norda Ameriko |
Ŝtato | Kalifornio |
Baseno | Granda Baseno teritorio |
Konteo | Mono Konteo |
Parto de | Nacia Parko Valo de Morto |
Najbaras kun | Sierra Nevada montaro, Mojave-dezerto dezerto |
Rivero | Amargoso |
Situo | Valo de Morto |
- koordinatoj | 36° 14′ 49″ N 116° 49′ 01″ U (mapo) |
Plej malalta punkto | |
- alteco | −86 m s. m. |
Longo | 230 km (143 mi), Nordo/Sudo |
Larĝo | 8 - 25 km (−8 mi) |
Areo | 8 000,0 km² (800 000 ha) |
Biomo | Dezerto |
Geologia konsisto | |
Animalaro | Granda vojkurulo |
Nomita | 1849 Kalifornia deliro pri oro |
Horzono | PTZ (UTC-8) |
- somera tempo | PTZ (UTC-7) |
Loĝantoj | timbiŝoj |
Temperaturo | 56,7 °C 3-a de julio 2001 |
Situo enkadre de Okcidenta Usono
| |
Situo de urbo en Usono
| |
Vikimedia Komunejo: Death Valley | |
Retpaĝo: www | |