From Wikipedia, the free encyclopedia
Moreruela de los Infanzones [moreRŬEla delosinfanZOnes] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco.
Moreruela de los Infanzones | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49731 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 321 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 38′ N, 5° 42′ U (mapo)41.631388888889-5.7069444444444 [+] | ||
Alto | 667 m [+] | ||
Areo | 31,26 km² (3 126 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Moreruela de los Infanzones [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 31,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 334 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 18 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Ĝi apartenis al la Katedralo de Zamoro.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.