From Wikipedia, the free encyclopedia
Mordvoj (memnomo: эрзя [erzja], мокша [mokŝa]) estas finn-ugra popolo loĝanta en la baseno de la riveroj Mokŝa kaj Sura.
Mordvoj | |
---|---|
etno | |
finn-ugroj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La mordvoj havas du grupojn: la sud-okcidentan — mokŝa, kaj la orientan — erzja. Kiel apartaj grupoj de la mordva popolo estis konsiderataj ankaŭ tjurĥanoj kaj karatajoj, kiuj nun konsolidiĝis kun la rusoj. Kelkaj etnologoj opinias ke estas alia mordva grupo — ŝokŝoj, kiuj havas parte mokŝajn kaj parte erzjajn elementojn en kulturo kaj lingvo.
Ekzistas populariĝinta opinio, ke „mordvoj“ estas ne pli ol rusa nomo de la parencaj sed apartaj erzja kaj mokŝa etnoj[1]. Tamen plejparto el mordvoj dum censoj nomas sin mordvoj, sed ne laŭ subetna aparteno — mokŝoj aŭ erzjoj — eble pro influo de la establiĝinta sistemo kaj i. a. la nomo de la respubliko Mordvio.
La mordvoj parolas du mordvajn lingvojn: la mokŝan kaj la erzjan. Ambaŭ estas oficialaj lingvoj de la aŭtonoma regiono Mordvio.
La kredantoj de mordva popolo estas ĉefe ortodoksaj kristanoj.
Laŭ la censo de 2002 sur teritorio de Rusia Federacio loĝas 845 mil mordvoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.