From Wikipedia, the free encyclopedia
Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago (ĉeĥe Pomník obětem komunismu) estas serio de skulptaĵoj en Prago por memorigi viktimojn de komunismo inter 1948-89. Ĝi troviĝas apud la monto Petřín, ĉe la strato Újezd en la kvartalo Malá Strana.
Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago | ||
---|---|---|
victims of communism memorial, memorigaĵo [+] | ||
Koordinatoj | 50° 4′ 52″ N, 14° 24′ 15″ O (mapo)50.0811722214.40426944 | |
Materialo | bronzo, betono, bronzo [+] | |
Estiĝo | 2002 | |
konsekro | 22-a de majo 2002 | |
Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago | ||
Vikimedia Komunejo: Pomník obětem komunismu (Praha, Újezd) [+] | ||
Oni inaŭguris ĝin la 22-an de majo 2002, dekdu jarojn post falo de komunismo kaj estas verko de la ĉeha skulptisto Olbram Zoubek kaj arkitekturistoj Jan Kerel kaj Zdeněk Hölzl. La projekton apogis urba registaro kaj konfederacio de politikaj malliberuloj.
La monumento montras sep figurojn el bronzo malkreskantajn laŭlonge de ŝtuparo. La figuroj ŝajnas esti pli "difektitaj" ju pli distancas de si - ili perdas membrojn kaj iliaj korpoj malfermiĝas. Tio simbolas traktadon de politikaj malliberuloj en la tempo de komunismo.
Ekzistas ankaŭ bronza rubando, kiu iras laŭ memora centro, montrante taksatan nombron de personoj tuŝitaj de komunismo:
Sur la bronza tabulo estas ĉizita surskribo:
Monumento al la viktimoj de komunismo estas destinita por ĉiuj viktimoj, ne nur tiujn, kiuj estis malliberigitaj aŭ murditaj, sed ankaŭ por tiuj, kies vivo estis detruita de totalisma despotismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.