Kampopasero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Montpasero, Montopasero aŭ Kampopasero, Passer montanus, estas malgranda birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj. Ĝi havas tre markatajn brunajn kronon kaj nukon, kaj nigran makulon en ĉiu pure blanka vango. Ambaŭ seksoj havas similajn plumarojn, kaj junuloj estas pli senkolora versio de plenkreskulo.
Kampopasero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu palearktisa birdo troviĝas kaj reproduktiĝas en plej parto de moderklimataj Eŭropo escepte de norda Skandinavio, kaj en Azio tra Centra Azio kaj suda Siberio al Sudorienta Azio, kie ĝi nomiĝas Arbopasero, ĝis Japanio kaj Indonezio. Ĝi estis enmetita ankaŭ ien kiel ekzemple en Usonon, kie ĝi estas konata kiel Eŭrazia arbopasero aŭ Germana pasero por diferencigi ĝin el la indiĝena nerilata Nordamerika kampopasero. Ĝi havas kelkajn agnoskitajn subspeciojn, sed kun malmulta variado tra tiom ampleksa teritorio.
La nesto de la Kampopasero estas fuŝa nesto konstruita en natura kavaĵo, truo en konstruaĵo aŭ granda nesto de pigo aŭ de cikonio. La tipa ovaro estas de 5 aŭ 6 ovoj kaj eloviĝo okazas post du semajnoj. Tiu pasero manĝas ĉefe semojn, sed ili konsumas ankaŭ senvertebrulojn, ĉefe dum la reprodukta sezono. Kiel ĉe aliaj malgrandaj birdoj, infektado fare de parazitoj kaj malsanoj, kaj predado fare de rabobirdoj damaĝas tiun specion, kies tipa vivodaŭro estas ĉirkaŭ du jaroj.
La Kampopasero estas disvastigata en urboj de orienta Azio, sed en Eŭropo ĝi estas birdo de maldensa arbaro kaj malferma kamparo, dum la Dompasero reproduktiĝas en pli urbaj areoj. La etenda teritorio kaj granda populacio de la Kampopasero certigas, ke ĝi ne estas endanĝerita tutmonde, sed estis grandaj malpliiĝoj en la populacioj de okcidenta Eŭropo, parte pro ŝanĝoj en farmaj praktikoj rilate la pliiĝanta uzado de herbicidoj kaj perdo de vintraj stoplejoj. En orienta Azio kaj okcidenta Aŭstralio, tiu specio estas foje konsiderata plago, kvankam ĝi estas ankaŭ amplekse traktata ĉe orienta arto.