Monto Siple
From Wikipedia, the free encyclopedia
Monto Siple estas potenciale aktiva antarkta ŝilda vulkano, 3110 metrojn alta, kiu dominas la nordokcidentan parton de insulo Siple, ĉe la bordo de okcidenta Antarkto. Ĝia juna aspekto forte sugestas ke ĝi laste erupciis en la Holoceno. La monto ricevis sian nomon laŭ Paul A. Siple (1908-1968), usona antarkta esploristo kaj geografiisto kiu partoprenis en ses antarktaj ekspedicioj.
Rapidaj faktoj
Monto Siple | ||
---|---|---|
monto • virgin peak | ||
Alteco: | 3 110 metroj super maro f1 | |
Situo: | Antarkto | |
Geografia situo | 73° 26′ S, 126° 40′ U (mapo)-73.433333333333-126.66666666667 f1 | |
| ||
Tipo: | Ŝilda vulkano | |
Lasta erupcio: | nekonata | |
Unua surgrimpo: | nekonata | |
Fermi
La monto laŭ ekzemple la retejo peaklist.org "probable estis grimpata", sed estas "neniu konata dokumento" pri tiu atingo. Se ĝi estas fakte negrimpata, ĝi estas unu el la plej altaj negrimpataj montoj en la mondo.