Monto Perdido
From Wikipedia, the free encyclopedia
Monte Perdido (Perdita Monto) estas la nomo de montopinto (unu el la plej altaj de Francio kaj Hispanio) en Eŭropo kaj de grupo de tri najbaraj montopintoj. El kiuj la plej alta estas la propra Monto Perdido kun alto de 3.355 m super marnivelo.
Rapidaj faktoj
Monto Perdido | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
3 355 m | ||
Geografia situo | 42° 40′ N, 0° 2′ O (mapo)42.6738888888890.033333333333331 f4 | ||
| |||
Fermi
Estas situa norde de la provinco de Huesko, en la Nacia parko Ordesa y Monte Perdido ene de la suda flanko de okcidentaj Pireneoj, en la regiono de Aragono, Hispanio.
La montareto Monto Perdido, konata kiel Las Tres Sorores aŭ Treserols, estas komponata de Monte Perdido (3.355 m), Cilindro (3.328 m), kaj Añisclo (3.263 m) aŭ Soum de Ramond, dediĉita al fama eksploristo de Pireneoj. En tiu areo troviĝas 22 montopintoj de pli ol 3 000 m.