Monto Majono (vulkano)
vulkano en Filipinoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 2462 metrojn alta Monto Majono estas vulkano en Filipinoj, proksimume 300 km oriente de la ĉefurbo Manilo. Ĝi situas en la Bikola regiono je la sudorienta etendaĵo de la ĉefinsulo Luzono proksime al la urbo Legazpio
Rapidaj faktoj
Monto Majono | |||
---|---|---|---|
monto • stratovulkano • montopinto | |||
supermara alteco |
2 462 m | ||
Geografia situo | 13° 15′ N, 123° 41′ O (mapo)13.256666666667123.685 f4 | ||
| |||
Fermi
La Majono situas je la limo de la eŭrazia kontinentplato kun la filipina plato, sekve en tektonike ekstreme aktiva regiono. Pro ĝia preskaŭ perfekte formita konuso multaj nomas ĝin la plej bela vulkano de la mondo.
Vulkanologoj klasifikas la Majonon tavolvulkano. En la pasintaj 400 jaroj ĝi erupciis pli ol 50-foje kaj do estas la plej aktiva vulkano de la insulo.