Monto Kenja
vulkano en Kenjo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Monto Kenja (kikuje Kĩrĩnyaga) (5 199 m, el kio 3 825 m da elstareco) estas la plej alta monto en Kenjo, kaj la dua plej alta en Afriko (post Kilimanĝaro). Ĝi situas en la centro de Kenjo, ĉirkaŭ 150 km nord-nordoriente de la ĉefurbo Nairobi, kaj iomete sude de la ekvatoro (0°9′00″S 37°18′00″Or). Ĝi estas stratovulkano ne plu aktiva; komence oni kredas ke ĝi atingis alton de pli ol 19 ĝis 23 mil metroj, sed poste perdis parton pro glacia frotado. Ĝi nun havas 11 malgrandajn glaciriverojn.
Rapidaj faktoj
Monto Kenja | |||
---|---|---|---|
monto • IUCN category II: National Park | |||
Alteco |
5 199 m | ||
Geografia situo | 0° 6′ S, 37° 12′ O (mapo)-0.137.2 f4 | ||
| |||
Rimarko | Plej alta monto en Kenjo | ||
Fermi
Ĝi situas en samnoma nacia parko.
Ĉirkaŭ Monto Kenja kaj sur ĝiaj malpli altaj deklivoj loĝas ĉefe la popoloj kikuja, embua, merua, kaj masaja; la monto ludas gravan rolon en ĉiuj iliaj kulturoj kaj mitologioj.