From Wikipedia, the free encyclopedia
Montaña de Riaño [monTAnja deRJAnjo] (aŭ Orienta Montaro) estas komarko en nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi etendiĝas tra 241 759 ha kaj estas dividita en 23 municipaj teritorioj kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri montara areo, kiel sugestas ties nomo. Ĝi limas norde kun Asturio kaj estas konektita kun Asturio kaj Kantabrio tra la montopasejoj San Isidro kaj San Glorio. Elstaras la riveroj Curueño, Valdeón, Cea, Porma kaj Esla, krom la akvorezervejoj de Porma kaj Riaño. La akvobaraĵo de tiu lasta esti konstruita el la 1960-aj jaroj, sed konstruado estis haltigita en la 1970-aj jaroj, tamen reprenita en la 1980-aj jaroj, kiam socialistoj akcelis la finigon por eviti la malpermeson fare de la bruselaj instancoj. Ĝi neniam estis inaŭgurita. La akvorezervejo inundis naŭ vilaĝojn inter kiuj Riaño mem.
Cistierna estas la plej loĝata vilaĝo.
Municipo | Areo (km²) | Municipo | Areo (km²) |
---|---|---|---|
Acebedo | 50,18 | Prioro | 48,98 |
Boca de Huérgano | 291,84 | Puebla de Lillo | 171,4 |
Boñar | 180,62 | Reyero | 26,2 |
Burón | 157,71 | Riaño | 97,63 |
Cármenes | 154,22 | Sabero | 24,94 |
Cistierna | 97,61 | Valdelugueros | 143,47 |
Crémenes | 153,12 | Valdepiélago | 56,81 |
La Ercina | 105,02 | Valderrueda | 160,78 |
Maraña | 33,57 | La Vecilla | 44,29 |
Matallana de Torío | 73,45 | Vegacervera | 34,89 |
Oseja de Sajambre | 73,31 | Vegaquemada | 72,95 |
Posada de Valdeón | 164,6 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.