From Wikipedia, the free encyclopedia
La Montaro Villány aŭ Villány-montaro aŭ Vilanj-montaro situas okcicente de hungara urbo Villány, en suda parto de departemento Baranya, en Hungario. Ĝi estas fakte montetaro, el kalkoŝtono.
Ĝia plej alta pinto estas la pinto de monto Szársomlyó kun 442 m, kiu staras insule, ne rekte ligite al montara etendiĝo. Alia konata pinto estas Tenkes, proksime al urbeto Siklós.
Konataj komunumoj de la montaro: Bisse, Csarnóta, Diósviszló, Kisharsány, Máriagyűd, Márfa, Nagyharsány, Nagytótfalu, Siklós, Villány, Villánykövesd, Palkonya.
La plantaro de Szársomlyó (alinome Harsányi-monto aŭ Nagyharsányi-monto) estas specifa, ĉar sur ties sudaj deklivoj elformiĝas mediteranea klimato, nekutima en Hungario. La proporcio de la klimat-specifaj specioj estas super 20%.
Tie kreskas la forte protektita rusta digitalo. Sur la leŭsaj grundoj nestas la koloraj abelmanĝuloj.
La monto hodiaŭ estas damaĝita: oni minis el ties unu flanko ŝtonmaterialon ekde la 1960-aj jaroj, por prizorgi per bazmaterialo la grandan cementfabrikon en la proksima Beremend. Oni minis tie jam dum la romia epoko, sed tiu minado ne postrestis videblajn damaĝojn je la monto.
La areo estas protektita ekde 1989 kaj parto de la Nacia Parko Danubo-Dravo. Precipe ĉirkaŭaĵo de Villány estas fama vinkultura loko.
Sur la suda flanko de la montaro, fontas varmakvaj, kuracigaj fontoj. Tiuj igis populara kuracbanjo la vilaĝon Harkány.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.