From Wikipedia, the free encyclopedia
La Montarkolombo (Columba rupestris) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu loĝas en Azio en montaraj ŝtonaj regionoj.
Montarkolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Pli precize tiu ĉi specio troviĝas en Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Norda Koreio, Suda Koreio, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Turkmenio.
La Montarkolombo aspektas tre simile al la rokkolombo. Preskaŭ la tuta korpo estas blugriza ĝenerale; la kolo kaj la brusto montras belajn nuancojn violajn ĉefe supre kaj verdajn ĉefe malsupre. La okulringo estas ĝenerale oranĝa; super la beko estas granda rimarkinda blanka ceraĵo. La kruroj kaj piedoj estas ruĝaj, la ungoj nigraj. La dorso estas pli helgriza ol la cetero de la korpo kaj tie kontrastas du nigraj flankaj strioj. La longa vosto havas nigran finan strion tre kontrastan kun la antaŭa helgriza parto. Ĝi estas forta kaj rapida dumfluge, sed foje ŝvebas kaj lasas siajn flugilojn en formo de litero vo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.