From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monpaoj (tibete མོན་པ།;ĉine 门巴族, latinliterigite en diversaj lingvoj Monpa, Monba, Menpa, Menba, Moinba aŭ Mongba) estas signifa etno de la ŝtato Arunaĉal-Pradeŝo en nordorienta Barato, kie vivas preskaŭ du trionoj de la etnanoj. Plia preskaŭ-triono vivas en Tibeto, okupata de Ĉinio, kaj la monpaoj konsideratas unu el la 56 oficiale agnoskataj etnaj grupoj en Popola Respubliko de Ĉinio. Pliaj 5 000 vivas en Butano.
etno | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Suma populacio | |||||||||
78 000 | |||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||||||
| |||||||||
Lingvo(j) | |||||||||
monpaa lingvo, tibeta lingvo, limbua lingvo | |||||||||
Religio | |||||||||
ĉefe tibeta budhismo | |||||||||
Parencoj | |||||||||
tibetanoj, ŝerdukpenoj, membaoj | |||||||||
La monpaa lingvo apartenas al la tibeto-birma grupo de lingvoj, sed signife diferencas de la orienta tibeta lingvo. Ĝi skribiĝas per tibetaj karaktroj.
Laŭ lingvaj diferencoj la monpaoj grupigeblas en ses subgrupojn:
La plejmulto de la etnanoj apartenas al la grupo Gelugpa de tibeta budhismo, kiun ili adoptis en la 17-a jarcento pro misiisma influo de la butane edukita budhisma gvidanto Mera Lama. Atestaĵo de tio estas la centra rolo de la monaĥejo Taŭang en la monpaa kulturo kaj kutimaro. Tamen iuj elementoj de la antaŭ-budhisma kredo Bon restis vivaj inter la etnanoj, aparte en la plej sudaj regionoj proksimaj al la ebenaĵoj de Asamo.
La kredo pri migro de la animo kaj pri renaskiĝo estas vaste disvastigata, kaj multaj el la monpaaj knaboj en juna aĝo iĝas anoj de la monaĥejo Taŭang kaj kreskas kiel budhismaj lamaoj.
La monpaoj konatas pro arta lignoĉizado, specifa pentrostilo, farado de tapiŝoj kaj pro arta teksado. El fibroj de la loka sukso-arbo ili de jarcentoj manfabrikas paperon, kaj en la monaĥejo Taŭang frue uziĝis la arto de presado de religiaj tekstoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.