From Wikipedia, the free encyclopedia
Monfalsado estas falsado, kontraŭleĝa reprodukto de valida, leĝa mono (moneroj kaj monbiletoj) kaj ties uzo en merkato por akiri profiton. Falsa mono ne havas la valoron, kiu estas indikita sur ĝi, kaj do trompas la uzantojn. La monfalsado estas internacie leĝe malpermesita, puninda krimago.
En 1929 en Ĝenevo la traktato pri monfalsado estis akceptita de 32 ŝtatoj.
Ekde la plej frua enkonduko de mono, trompistoj ĉiam provis falsi ĝin. Oni jam falsis monerojn (ekz. denarojn per argilfandujoj) en la antikvo, mezepoko plej ofte ŝparante la noblajn metalojn dum produktado.
Anglio kontrabandis inter 1790 kaj 1796 grandan kvanton da monbiletoj (asignatoj) en Francion por malfortigi la revolucion. Napoleon Bonaparte falsadis sub aŭspicio de la policministro la anglan, aŭstran kaj rusan monojn por detrui, malfortigi la financan situon de siaj malamikoj. Anglio respondis al tio per falsado de la franca kaj hispana metal- kaj papermonoj.
Hjalmar Schacht en la okupita Belgio enmerkatigis falsitan monon dum la Unua Mondmilito kaj tiel Germanio preskaŭ senpage akiris krudmaterialojn kaj aliajn varojn el Belgio.
Inter la du mondmilitoj okazis, ke la sekreta servo de la germana Reichswehr, laŭ la iniciato de generalo Max Hoffmann, pregis francan frankon kaj rusan ĉervonec-rublon (orbazan moneron kun valoro de dek rubloj) por malfortigi la rusian ekonomion kaj apogi la kontraŭrevoluciajn fortojn. La agado estis senvualigita de la germana polico, kiam estis konfiskitaj 1200 kg da falsaj ĉervonecaj biletoj kun la valoro de 12 milionoj da sovetaj rubloj. Tio kaŭzis internacian skandalon.
Frankofalsado okazis ankaŭ en Hungario en 1922–25, sed same sensukcese.
En somero de 1927 okazis plia rublofalsado en Germanio, la krimuloj estis parte enprizonigitaj, sed du sovetaj elmigrintaj falsistoj sukcese fuĝis en Svislandon.
Dum la dua mondmilito, la nazia SS de la germana imperio daŭrigis monfalsadon, dokumentofalsadon sub kaŝnomo "Operaco Bernhard". Oni tiam falsis en granda kvanto monbiletojn de malamikaj landoj (ĉefe de Anglio) por malstabiligi ties ekonomion.
En 1994 oni akuzis Nordan Koreion pri ŝtata falsado de la usona dolaro, produktado de preskaŭ perfektaj t.n. superdolaroj.
Hodiaŭ oni jam ne plu falsas monerojn pro negranda valoro de la monero.
Laŭ la datumoj de la Eŭropa Centra Banko, dum la unua semestro de 2014, oni eligis el la moncirkulado 331.000 falsajn biletojn de eŭro, kompare ke la nombro da aŭtentikaj bankbiletoj averaĝe cirkulintaj dum la sama periodo estis ĉirkaŭ 15,1 miliardoj. La plejofte falsitaj biletoj estas tiuj de 20€ (46,5%), de 50€ (34,7%) kaj de 100€ (10,9%). Preskaŭ ne estas falsaj biletoj de 200 kaj 500€, memkompreneble, ĉar oni tuj tre atente kontrolas ilin.
Oni povas rekoni la falsan monon pere de manko de iu karakteriza simbolo, protekta marko sur la monbileto (metala, sekura fadeno, hologramo, filigrano, mikroskribo, fluoreska propreco). La reliefa (profunda) presado faras akraj la fajnajn liniojn, desegnojn, ĉar ĝi kaŭzas diferencon en la farbo-dikeco. Oni intence uzas specifajn bazmaterialojn por la mono kaj komplikajn desegnaĵojn.
La disvastigo de altkvalitaj koloraj presiloj malfaciligis rekoni la diferencon inter veraj kaj falsaj monbiletoj. Tial nun kelkaj landoj enmetas hologramojn en la altvalorajn biletojn aŭ presas la monbiletojn sur travidebla plasta folio, lasante specialforman plastike travideblan fenestron (ekzemplo estas la novzelanda dolaro).
Ekzistas nun nur unu vere sekura metodo por marki verajn biletojn. Ĝi konsistas en la surpresado de ordiganta nombro, kalkulita el sekreta ŝlosilo kaj el la pozicio de specialaj fibroj en la papero. Ĉar la pozicio de tiaj fibro estas ne influebla, sed nur post produktado mezurebla, necesus la scio de la sekreta ŝlosilo por produkti "verajn" bankbiletojn. Je 2008 neniu lando en la mondo aplikas tiun metodon.
Unue neniaokaze akceptu kiel restaĵon, monbileton, kiu aspektas iom tro trivita, do malfacile kontrolebla. Tiu ĉi ja estas unu el la ruzaĵoj de falsistoj. Ĉiuj modernaj monbiletoj enhavas multnombrajn karakteraĵojn de sekureco kaj oni povas interrete legi la detalajn konsilojn de la centra banko de la propra ŝtato por lerni kiel kontroli.
Jen ĉi-sekve, mallonge, kion konsilas la Eŭropa Centra Banko por la eŭro-biletoj, sed tiuj konsiloj, pliego ol malplieto, ĝenerale validas al ĉiuj aliaj monbiletoj fabrikitaj per la modernaj presteknikoj.
Per la vido de la okuloj oni povas kontroli pli-ol-unu el la karakteraĵoj de sekureco. Tute ne necesas multe da tempo por kontroli la aŭtentikecon de monbileto: sufiĉas pripalpi, rigardi kaj movi ĝin.
Pripalpado de papero kaj reliefaj elementoj. La monbiletoj estas faritaj el puraj kotonfibroj, kiuj donas al la papero specifajn sonorecon kaj konsiston. Ilin karakterizas la rigideco sed tute ne vaksita. Speciala prestekniko donas efekton de reliefo aŭ de pli granda diko al la inko uzita por la ĉefa bildo, surskriboj kaj la nombro de la nominala valoro surfronte de biletoj. Por sensi la reliefajn elementojn sufiĉas tuŝeti per fingropintoj aŭ delikate froti ilin per ungo.
Rigardado. Kelkaj signoj presitaj en unu el la supraj anguloj ambaŭflanke de la monbileto, perfekte kombiniĝas formante la numeron de la nominala valoro, tiel ke rigardante kontraŭlume, la konturoj de tiu numero aperas perfekte difinitaj. Kontraŭlume oni ankaŭ devas klare rimarki travideblan desegnon, t.e. la filigranon, la vertikalan fadenon de sekureco, t.e. malhelan strion kun la vorto “EURO” kaj la biletvaloro mikropresita. Lasta elemento videbla kontraŭlume estas ene de hologramo, la simbolo de € farita per mikrotruetaro.
Movo. Kiam oni movas, iom klinante, la bankbileton, aperas, depende de ĝia valoro, holograma strio aŭ holograma plateto, en kiuj interŝanĝiĝas koloraj bildoj kaj en la reverso aperas la ciferoj de la nominala valoro ŝanĝantaj koloron.
Aliaj karakteraĵoj de sekureco ne estas videblaj nudokule kaj postulas aparatojn por ultraviolaj kaj infraruĝaj radioj, kiuj troviĝas ĉefe en financaj institutoj.
"Fek! Ĝi ja ne havas! Mi ja sciis, ke mi ion forgesis."
Karikaturo en Punch magazine 25-a augusto 1920.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.