![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/Tegher_Monastery.jpg/640px-Tegher_Monastery.jpg&w=640&q=50)
Monaĥejo Tegher
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monaĥejo Tegher (armene Տեղեր aŭ Տեղերի Վանք, Tegheri Vank) estas monaĥejo kiu apartenas al la Armena Apostola Eklezio konstruita en la 13-a jarcento kune kun la preĝejo Sankta Dipatrino situanta sur la sudorientaj deklivoj de la monto Aragaco proksime de pli nova vilaĝo Tegher, de kie videblas la ruinoj, kaj trans la gorĝo de Bjurakan, en la provinco Aragacotno, Armenio. Ĝi estis konstruita de la loka armena princino Ĥatun, edzino de la princo Vaĉeh Vaĝutjan kiu aĉetis la distrikton Aragacotno de la fratoj Zakarjan. La arkitekto Vardapet Aighbajrik dizajnis Tegher-on kaj la monaĥejojn Saghmosavank kaj Hovhannavank, kiuj troviĝas ne tro for unu de la aliaj, dum la 13-a jarcento. La preĝejo pluvivis sendifekta dum tempo kiam mongolaj invadoj skuis la landon.
Monaĥejo Tegher | ||
---|---|---|
armene Տեղեր aŭ Տեղերի Վանք | ||
![]() | ||
monaĥejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Armenio | |
Geografia situo | 40° 20′ 42″ N, 44° 14′ 26″ O (mapo)40.34509244.240544 | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | Armena Apostola Eklezio | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Vardapet Aghbajrik | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
lokigo de altaro | {{{lokigo de altaro}}} | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Ruinoj de la vilaĝo Tegher (Malnova Tegher) de la 9a jarcento kuŝas je kelkaj paŝoj de la monaĥejo. Multaj fundamentoj videblas, kune kun la restaĵoj de funebra kapelo de Tuĥ Manuk de la 5-a jarcento. Proksime estas ankaŭ la mezepoka tombejo uzata ĝis la 19-a jarcento kun kelkaj elstaraj maŭzoleoj kaj ĥaĉkaroj.