![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b7/IMG_-Noravanq.jpg/640px-IMG_-Noravanq.jpg&w=640&q=50)
Monaĥejo Noravank
From Wikipedia, the free encyclopedia
Noravank (armene Նորավանք, «nova monaĥejo») aŭ Noravank de Amaghu estas mezepoka monaĥejo apartenanta al la Armena Apostola Eklezio, kiu troviĝas en kanjono de la kampara vilaĝo Areni, proksime de la urbo Yeghegnadzor en la provinco Vajoco-Dzoro, sude de Armenio. Konstruita sur setlejo kie iam estis preĝejo de la 9-a-10-a jarcentoj, la komplekso estis refondita en la 12-a jarcento. Ĝi fariĝis la maŭzoleo de la orbeljana nobela familio. Ĝi estis aktiva monaĥejo ĝis la 19-a jarcento kaj fama ĉefe pro ĝia scriptorium; ĉi tiu grava religia kaj kultura centro estis unu el la loĝejoj de la episkopoj de Sjuniko.
Monaĥejo Noravank | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | |||||
| |||||
Koordinatoj | 39° 41′ 6″ N, 45° 13′ 58″ O (mapo)39.68486333088245.23286829439 | ||||
![]() |
|||||
Monaĥejo Noravank | |||||
![]() |
|||||
La ĉefpreĝejo de la monaĥejo, Sankta Johano la Anoncanto (Surb Karapet), estas antaŭita per gavito kaj estas kompletigita fare de la kirko de Sankta Gregorio (Surb Grigor). Aldonita al ĉi tiu grupo la Preĝejo de Sankta Dipatrino (Surb Astvacacin), la ruinoj de pluraj konstruaĵoj, multaj ĥaĉkaroj kaj la remparoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
Renovigita du fojojn dum la 20-a jarcento, Noravank hodiaŭ estas unu el la kvin plej vizitataj turismaj allogaĵoj de Armenio. La monaĥejo kaj la valo Amaghu troviĝas ekde 1996 en la listo por inkludi ilin kiel Monda heredaĵo de Unesko.